PIV 2026 · Artikolo 15670

tilandsio

Litero T

tilandsio BOTA plurjara herbo el tropika Ameriko, plej ofte epifita; multaj specioj estas orname kultivataj. genro Tillandsia ➞ bromeliaco.
usnea tilandsio speco de tilandsio epifita sed kelkfoje kreskanta sur telegrafaj dratoj, aspektanta kiel barboforma likeno de la genro usneo. specio Tillandsia usneoides