PIV 2026 · Artikolo 15874
traĥito
traĥito GEOL vulkana rokaĵo 1, blanketa aŭ griza, ofte pora kaj malpeza, konsistanta precipe el alkala feldspato kaj iom da malhelkoloraj mineraloj (biotito, amfibolo aŭ pirokseno), grandparte etkristala (malmulte da vitro kaj da grandaj kristaloj), kun laŭflua strukturo; ĝi ĥemie respondas al sienito.