← Reen al T

PIV · 15882

trake/o

trake/o (trachea)
Spirtubo ĉe vertebruloj, kondukanta la aeron de la laringo al la pulmoj, dividiĝinta ĉe la malsupra parto en du branĉojn, nomatajn bronkoj.
Spirtubo ĉe surteraj artropodoj.
🍁 Vaskulo, kies ĉeloj malhavas transversajn septojn. Sin. perfekta vaskulo.
trakeofitoj, trakeoplantoj 🍁 Vaskulplantoj.
trakeito Inflamo de la trakeo 1.
trakeoido 🍁 Vaskulo, kies ĉelo konservas la transversajn septojn. Sin. neperfekta vaskulo.
trakeuloj Kn (Tracheata) de artropodoj, spirantaj per trakeoj k plejparte vivantaj sur tero aŭ en aero: araneoidoj, miriapodoj, insektoj k.a.