PIV · 15885
trakit/o
trakit/o ⊕ Vulkana petro, blanketa aŭ griza, ofte pora k malpeza, konsistanta precipe el alkala feldspato k iom da malhelkoloraj mineraloj (biotito, amfibolo aŭ pirokseno), grandparte etkristala (malmulte da vitro k da grandaj kristaloj), kun laŭflua strukturo; trakito laŭkemie respondas al sienito.