PIV 2020 · 15926
traŭmat/o
traŭmat/o ⚕ Loka lezo, produktita de ekstera perforta efiko (bato, kontuzo, vundo ks).
psika traŭmato. Analoga efiko de ŝokanta spektaklo, parolo kc sur ies psikon: psika traŭmato estas la origino de multaj neŭrozoj.
traŭmata. Rilata al traŭmato: traŭmata hemoragio, katarakto, tetanoso.
traŭmatismo ⚕ Ĝenerala stato, kreita pro efiko de ekstera perforto sur organismon.
traŭmatizi. Submeti al traŭmato aŭ al traŭmatismo: tre traŭmatiza operacio.
traŭmatologio. Parto de la patologio pri la vundoj k aliaj traŭmatoj.