PIV · 16001
trilogi/o
trilogi/o ♧
1 Ĉe la helenoj, serio de tri tragedioj, kiujn la konkurantoj ĉe la dramaj konkursoj devis prezenti, k kiujn oni ludis sinsekve: la Orestio estas la plej bela el la antikvaj trilogioj.
2 Serio el tri beletraj verkoj, el kiuj ĉiu estas kompleta en si mem, sed kiujn ligas iu komuna temo: la Ŝillera trilogio; trilogio da romanoj. ☞ tetralogio.