PIV 2026 · Artikolo 16044
Trocko
Trocko rusa revoluciisto (1879–1940), kunlaboranto de Lenino: nur tre malmultaj komprenas, kion signifas la batalo je vivo aŭ morto inter Stalino kaj Trocko MD Sin. Trocki.
trockismo doktrino de la konstanta revolucio, kontraŭmetita de Trocko al la stalinismo: mi ne vidas kaŭzojn por akuzi lin pri trockismo kaj fuŝagitado VVa
trockisto adepto de la doktrino de Trocko: iamaj membroj de Jazykfront estis akuzitaj kiel spionoj kaj trockistoj ULi