PIV 2026 · Artikolo 16073
tropeolo
tropeolo BOTA unu- aŭ plur-jara herbo, ofte grimpa, kun ŝildoformaj, integraj aŭ mane entranĉaj folioj kaj kun spronohavaj, ĝenerale flavaj aŭ oranĝaj floroj unuopaj; el centra kaj suda Ameriko; pluraj estas kultivataj por ornamo, kelkaj por medicino. genro Tropaeolum ➞ tropeolaco.
tropeolaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas tropeolo. membro de la familio Tropaeolaceae (tropeolacoj)