PIV 2020 · 16100
★tualet/o
★tualet/o
1 Tuto de la objektoj, kiuj servas al virino por sin vesti k aperi en societo: simpla, rafinita tualeto; en ceremonia, en granda tualeto; la primadono volis ludi nur en ruĝa tualeto Z; edziniĝa tualeto.
2 Tuto de la aranĝoj k agoj, per kiuj oni zorgas pri la purigado k beligado de la haŭto, la kombado de la haroj ktp: ŝi ĉiutage pasigas tri horojn por sia tualeto.
tualeta. Rilata al la tualeto: tualeta kabineto, tablo, garnituro; en sia tualeta kesteto ŝi havis lignogravurojn k versaĵojn Z; tualeta pudro, sapo, vinagro.
tualeti (ntr) Fari sian tualeton 2.
tualetejo
1 Ĉambreto, destinita por la tualetado.
2 Ĉambreto, en kiu la aktoroj sin vestas k ŝminkas.
tualetujo. Sako aŭ kesteto, entenanta tualetan garnituron.