PIV 2026 · Artikolo 16145

turbuli

Litero T

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. turbula
  2. turbulo
  3. turbulad/o
  4. turbulem/a
turbuli ntr FIZI fluido flui tiamaniere, ke la diversaj tavoloj miksiĝas unu kun la aliaj.
turbula fluido kirle moviĝanta; (figurasence) konstante ŝanĝiĝanta: en tiuj turbulaj tempoj certas malmulto PGu
turbulo, turbulado METE kirla movado en la aertavoloj.
turbulema (figurasence) malkvietema aŭ malpacema.