PIV · 16146
★turd/o
★turd/o ♉ G. (Turdus) de relative grandaj birdoj el la ordo de paseroformaj, kun longa vosto, larĝa, fortika beko iom kurba; kelkaj sp-oj tre bele kantas: merlo estas specio de turdo.
griza turdo. Litorno.
nigra turdo = merlo.
ruĝaksela turdo. Sp. de turdo (T. iliacus).
turdedoj. Fam. (Turdidae) de paseroformaj birdoj, al kiu apartenas enanto, fenikuro, ruĝgorĝulo, saksikolo, turdo k.a.
kantoturdo. Sp. de turdo (Turdus philomelos) kun nigretaj, ovalaj makuloj sur la brusto k flankoj; granda kiel sturno, sed kun pli longa vosto.
rokturdo. Sp. de turdedo (Monticola saxatilis).
viskoturdo. Sp. de turdo (T. viscivorus).