PIV 2020 · 16194
★-ul/
★-ul/.
I - Suf.
1 signifanta individuon, personon, karakterizitan de tio, kion esprimas la rad.: ĝibulo, unuokululo, virgulino Z, timulo, riĉulo, proksimulo X, pravulo Z; mezulo B (homo de meza klaso aŭ inteligento); aĝulo de unu monato X; ĉitieulo Z; multinfanulino X; timuliĝis (iĝis esence timemaj) antaŭ vi ĉiuj loĝantoj de la lando X; gajularo Z; pasloĝantoj, kiuj fremdule loĝas ĉe vi X; la vivo k kompetentula uzado fiksis por ili alian formon Z; la eklezio sanktuligis lin Z. Rim. 1 Kiam besto aŭ eĉ konstruaĵo akiras en la uzado ian metaforan individuecon, oni emas uzi ankaŭ ul, por ĝin montri: sur rapiduloj (kurĉevaloj) ni forrajdos X; la glutulo B (lupo); la grizulo G (azeno); trimastulo, triferdekulo Z (ŝipoj); nubskrapulo (konstruaĵo) ks.
2 ♉ formanta nomon de animala grupo de nedifinita sistematika rango, almetite al la nomo de la tipa genro aŭ al la rad. de tipa eco, aŭ karakterizaĵo de la koncernaj animaloj: amebuloj, araneuloj, duvalvuloj, mamuloj, skvamuloj, sponguloj. Rim. 2 Ĝi estas uzata ankaŭ en antropologio, por nomi individuon de difinita grupo: blankuloj, flavuloj, nigruloj; alpulo.
3 🍁 ⚥ formanta nomon de sistematike neoficiala grupo, almetite al la rad. de tipa eco: senpetaluloj (apetaloj), kuniĝpetaluloj (gamopetaloj), liberpetaluloj (dialipetaloj), amentuloj, nukleuloj (eŭkariotoj), sennukleuloj (prokariotoj); vivulo (vivanta estaĵo; ☞ organismo).
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
ulo. Individuo, kies ecoj ne estas menciitaj (do ofte kun pejorativa nuanco): la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas ulon Z; certe ne el amo al mi, kiu ankoraŭ estis fariĝonta ulo Z; se mi ne estus jam maljuna ulo, mi tuj irus en politeknikan lernejon Z; Jekel-Malsaĝulo, dikmalalta, iom kurbapieda ulo Z.