PIV · 16275
uremi/o
uremi/o ⚕
1 Patologia troo en la sango de tre diversaj toksaj substancoj k de ureo, kutime eliminataj en la urino: uremion oni taksas per la kvanto de kreatinino aŭ (pasintece) de ureo en la sango (kvankam tiuj substancoj mem ne estas toksaj).
2 La responda malsano, ĝenerala toksiĝo, per kiu finiĝas multaj renaj afekcioj. ➞ ureemio, uratemio.