PIV · 16334
vad³i
vad3i (ntr) Paŝi en akvo aŭ en mola substanco, koto, neĝo, sablo ks: malfacile vadi eniĝante ĝis la maleoloj en la sablo B; la tero ne povis enpreni en sin la tutan akvon, oni devis vadi aŭ eĉ veturi per boato Z; (f) la homo naskiĝas el koto, vadas kelkan tempon en koto Z; vadi tra la sango. ➞ barakti, plaŭdi.
vadado. Agado de iu, kiu vadas.
vadejo. Loko, en kiu oni povas trairi riveron, vadante: li transpasis la vadejon de Jabok X.
travadi (tr) Trairi, vadante: ili travadis la torenton.