PIV · 16351
vak¹i
vak1i (ntr) Esti neokupita, pp loko, ofico ks: tri seĝoj ankoraŭ vakas en la unua vico; li kondukis ŝin al vakanta spaco antaŭ la statuo; de post tiu demisio, la prezidanteco vakas; dum du monatoj en somero la tribunaloj vakas; tiu numero en la nomaro de la verkoj estas ankoraŭ vakanta Z.
vaka
1 Libera pro neokupiteco: tiu ĉi kupeo estas ankoraŭ vaka; vaka telefona cirkvito, stacio (libera por alvoko aŭ konekto); tio okupos viajn vakajn horojn.
2 (f) Ne okupita de mensa aktiveco: ŝia spirito ŝajnis tute vaka; akcepti la novaĵon kun vaka rigardo.
vakeco, vakanteco. Stato de io vaka: vi devos avizi pri la vakanteco de tiu domo, de tiuj postenoj; plenigi la vakantecojn.
vakigi. Fari, ke io estu vakanta: mi ricevis averton vakigi mian apartamenton ĝis la 31a de Januaro. ☞ evakui.
vakado. Tempo, dum kiu tribunalo aŭ similaj organizoj regule vakas.