PIV 2026 · Artikolo 16669

visterio

Litero V

visterio BOTA ligneca liano kun volviĝantaj ŝosoj, plataj guŝoj, grandaj nepare plume kunmetaj folioj, kaj odoraj okulfrapaj apeksaj pendaj grapoloj el blankaj, rozaj, bluaj aŭ purpuraj floroj; el orienta Azio kaj Nord-Ameriko; pluraj specioj estas orname kultivataj i.a. por laŭbo. genro Wisteria ➞ fabaco.