PIV · 16725
volitiv/o
volitiv/o Λ Modo, per kiu kelkaj lingvoj esprimas ĝeneralan ideon de volo, ne distingante celecon, deziron, volon, ordonon aŭ peton; u-modo: la E-a volitivo respondas jen al la imperativo, jen al la subjunktivo de la eŭropaj lingvoj, laŭ tio, ĉu ĝi estas en ĉefa aŭ dependa propozicio.