← Reen al V

PIV · 16726

★volont/e

volont/e. Konsente k kontente, laŭ volo k plaĉo: mi volonte plenumis vian deziron Z; volonte mi akceptas vian proponon B; mi volonte ĝin faros por vi; ju pli volonte, des pli lerte Z.
volonteco. Bonvolo; eco de tio, kion oni faras laŭ sia plaĉo: ĉiuj ellernadus tiun internacian lingvon kun la plej granda volonteco k fervoreco Z; kongresoj, en kiuj kun plena volonteco k plena sincereco partoprenus ĉiuj popoloj de la ruslanda regno Z.
volontulo. Iu, kiu sin proponas por iu tasko: mi estas volontulo por tiu tasko.
nevolonte. Malplaĉe, malbonvole: ili sekvados mian ekzemplon nur tre nevolonte Z; li scias ja tre bone, kiel nevolonte mi subskribis la kontrakton Z.