PIV · 16817
zigofil/o
zigofil/o 🍁 G. (Zygophyllum el zigofilacoj) de plantoj – plurjaraj herboj, arbustetoj k tufarbustoj – kun ĝenerale daŭraj, kontraŭe duopaj, plejofte dufolieraj k dornaj folioj k kun blankaj, ruĝaj aŭ flavaj floroj unu- aŭ du-ope akselaj; ĉ. 120 sp-oj el la Mediteranea regiono, U k C Azio, Aŭstralio k NE k S Afriko.