PIV 2026 · Artikolo 16916

alkino

Litero A

alkino KEMI nesaturita necikla hidrokarbono kun unu triobla ligo, ekz. etino (acetileno). CnH2n−2
1 La menciita nomado validas ankaŭ por aliaj substancogrupoj de la organika ĥemio, kies nomoj ne estis enmetitaj en ĉi tiu vortaro, ekz. alkenalo.
cikloalkino molekulo simila al alkino, sed kun unu ciklo 6 en la karbona skeleto.