PIV 2026 · Artikolo 16983

astrologio

Litero A

astrologio praktiko pri priskribo de la karaktero de homo kaj ties ebla estonteco laŭ la aranĝo de la astroj en la momento de ties naskiĝo: mi kredis, ke la astrologio estas ne plu serioze praktikata; ke ĝi estas jam forĵetita kredo de la antikvuloj HLu estis la fundamenta ideo de la astrologio, ke ĉio okazanta sur nia tero estas dependa de la stela mondo super ni MalR la ĉina kalendaro estas uzata en la ĉina astrologio, kiel por fiksi la plej taŭgan daton por geedziĝo aŭ inaŭguro de domo AWa ➞ astrologo, horoskopo.