PIV 2026 · Artikolo 6213

horoskopo

Litero H

horoskopo
1 observo aŭ kalkulo pri la zodiaka situo de astroj de la sunsistemo je la momento de naskiĝo de homo, por dedukti informojn pri la karaktero kaj ebla estonteco de la naskiĝinto: la pastroj faris tiel bonan horoskopon al lia estonta infano, ke Ramzes estis ravita B starigi ies horoskopon ➞ astrologio.
2 en iuj gazetoj rubriko indikanta la baldaŭajn ŝancojn de persono laŭ ties zodiaka naskiĝsigno.