PIV 2026 · Artikolo 6212

hororo

Litero H

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. horora
  2. horori
  3. hororig/i
hororo sento de teruro miksita kun abomeno: pala de hororo G paralizita de hororo la hororoj de la atombombado la paciento je mia grandega hororo rigidiĝis SSz
horora karakterizata de hororo: la animstato de la veturanto estis horora SPo plurfoje revidiĝis al mi la horora spektaklo en sonĝo VVi
horori ntr eksenti hororon: tro ofte la homoj naive emas kredi , ke bestoj kondutu samkiel homoj. Pluraj poste hororas, kiam la realo neeviteble trompas iliajn atendojn RPi
hororigi io aŭ iu kaŭzi al iu hororon.