PIV 2026 · Artikolo 17681
neŭrastenio
neŭrastenio MEDI neŭrozo trafanta precipe la trolaborantojn, kaj manifestiĝanta per ĝenerala laceco, tendenco al tristaj ideoj, timo kaj nedecidemo: li kontraŭmetas sian volismon kontraŭ la ŝajna neŭrastenio de sia kontraŭulo, kies «malfortecon» li vipas MD ➞ neŭrologio.
neŭrastenia rilata al neŭrastenio: neŭrastenia temperamento neŭrastenia krizo