PIV 2026 · Artikolo 17693

paranormalo

Litero P

paranormalo fenomeno aŭ fenomenaro (pruvita aŭ ne) ne klarigebla per objektivaj scioj, klarigita de iuj per nekonataj fortoj i.a. psikaj: la plej oftaj ekzemploj de la paranormalo estas fantomoj➞ levitacio, telekinezo, telepatio; parapsikologio.
paranormala tia kiel paranormalo: kredo je paranormalaj fenomenoj PSV