PIV 2026 · Artikolo 11743

paranojo

Litero P

paranojo MEDI psikozo karakterizata de sistemigita deliro, sufiĉe kohera, kiu tamen povas koncerni nur limigitan temon, lasante normala la menskapablon por la ordinaraj vivbezonoj.
paranoja
1 rilata al paranojo.
2 havanta paranojon.
paranojulo paranoja 2 persono: la paranojuloj misinterpretas ĉiutagajn okazaĵojn en la senco de sia deliro, ĉu pri persekutiĝo, pri megalomanio aŭ pri hipokondrio