← Reen al B

PIV · 1788

★beladon/o

beladon/o 🍁 Sp. de atropo (Atropa belladonna) el Eŭropo, Azio k la Mediteranea regiono, plurjara herbo 0,5−1,5 m alta, kun kloŝformaj, brune violkoloraj floroj k glataj, briletaj, nigraj, tre venenaj beroj; ekstrakto el la planto estas uzata por diversaj farmaciaĵoj pro enhavo de atropino; akcidenta manĝo de la beroj kaŭzas frenezanalogan deliron, tial ilia nomo frenezĉerizoj en pluraj naciaj lingvoj.  atropino.