← Reen al A

PIV · 1370

atrop/o

atrop/o 🍁 G. (Atropa el solanacoj) de 4 plurjaraj plantoj hejmaj de U Eŭropo ĝis Himalajo, el kiuj beladono.
atropino Z Venena alkaloido, C17H23O3N, ekstraktata el beladono inhibanta la parasimpaton, medikamente uzata por dilati la pupilon, malpliigi spasmojn (precipe bronkajn) k stimuli la koron en ŝokostatoj.
atropismo Toksiĝo per beladono aŭ atropino.
Atropo Unu el la tri Parcoj, kiu tranĉas la fadenon de la vivo.