PIV 2026 · Artikolo 18122
terminologio
terminologio
1 sistemo de terminoj 1 (de iu fako): en anatomio la oficiala terminologio estas latina TCa la faka terminologio de genera gramatiko JWe
2 (malofte) scienco pri terminoj kaj terminokreado: terminologio kiel scienco estas preskaŭ neglektata inter esperantistoj GMc ➞ terminologo.