PIV 2026 · Artikolo 18742
2tamo
Derivaĵoj en la artikolo 5
2 tamo speco de cilindra tamburo, unu-membrana aŭ du-membrana, ludata per bastonetoj, ofta parto de drumo, kiu kutime enhavas almenaŭ du tamojn.
tamego, staranta tamo, planka tamo granda tamo, ordinare staranta sur tri kruroj.
tameto, pendanta tamo malgranda tamo, ofte muntita sur bastamburo en drumo.