PIV 2026 · Artikolo 18969

ghetto

Litero G

ghetto (evitinde) = geto.
1 La vorto ghetto estas nacilingva vorto (origine itala), kiun Zamenhof uzis unu aŭ du fojojn ene de Esperanta teksto. Ĝi neniam estis efektiva Esperanta vorto, kaj la fina vokalo «o» ne estas Esperanta Ofinaĵo. La vorto antaŭe tamen aperis en PIV, sed estas nun forigita. Restas nur tiu ĉi noto, kiun oni vidas nur se oni rekte serĉas la vorton. En la foliuma sekcio ĝi ne aperas.