PIV 2026 · Artikolo 19012

perkarbonato

Litero P

perkarbonato KEMI adukto de metala karbonato kaj hidrogena peroksido.
natria perkarbonato (2 Na2CO3• 3 H2O2) blanka aŭ senkolora kristala substanco, higroskopa kaj tre solvebla en akvo: natria perkarbonato estas plej ofte uzata kiel blankiga kaj oksidada agento dum preparado de purigaj, kosmetikaj kaj farmaciaj preparoj