PIV 2026 · Artikolo 19176
jakobeo
jakobeo BOTA herbo, liano, arbust(et)o aŭ arbo, parenca al senecio; kun segildentaj folioj; kun floroj tipe flavaj, kiuj aspektas kiel lekantetoj. genro Jacobaea ➞ asteraco, senecio.
marĉa jakobeo speco de jakobeo kun blankaj feltaj folioj; plurjara arbusteto el la mediteranea regiono; kultivata orname. specio Jacobaea maritima
vulgara jakobeo speco de jakobeo, plurjara florplanto; kun tigoj ĝis pli ol 1 m alta; kun folioj pinataj kun malagrabla odoro; kun floroj en plataj grapoloj de malgrandaj flavaj floretoj; el Eŭrazio, el sekaj lokoj kun malaltaj aliaj plantoj; vaste disgita tra la mondo kiel trudherbo, kiu venenigas gebovojn. specio Jacobaea vulgaris