PIV 2026 · Artikolo 19716

stigmatizi

Litero S

stigmatizi tr
1 marki iun aŭ ion per stigmatoj: stigmatizita sanktulino
2 (figurasence) publike deklari iun kulpa pri io grave hontiga: mi ne estas dia heroldo, celinta stigmatizi pekulon, kiu aŭdacis disputi kontraŭ sanktaj preceptoj OE ili celas la «malsuprajn homojn», kiuj estas stigmatizitaj kiel «komplicoj» de la iama reĝimo MD