← Reen al S

PIV 2020 · 14803

stigmat/o

stigmat/o
Neforviŝebla marko sur la haŭto, lasita de vundo, brulo ktp: stigmatoj de variolo.
Tiaj markoj, respondaj al la kvin vundoj de Jesuo, aperintaj sur Francisko el Asizo k aliaj.
(f) Rekonebla marko, kiel signo de malsano, difekto ks: stigmatoj de okulta sifiliso; jen ĉie de la velko la flava stigmato; diversaj anatomiaj k fiziologiaj stigmatoj, kiuj permesas diveni ĉe la esplorato moralan degeneron B.
stigmata
Prezentanta stigmaton.
Havanta unu punkton kiel fokuson: stigmata lenso. astigmata, anastigmata.
stigmatizi. Marki per stigmatoj: stigmatizita sanktulino.