PIV 2026 · Artikolo 19780
fizo
fizo ZOOL tre malgranda molusko, dolĉakva heliko, kun flave griza maldekstruma konko; ĝi spiras aeron kaj manĝas algojn, diatomeojn kaj rubon. genro Physa
ordinara fizo fizo kun malgranda, diafana konko, kaj bruna aŭ nigra korpo; kun longaj, maldikaj, cilindraj tentakloj, kun okuloj ĉe la bazo; kun piedo longa kaj maldika; trovata en Eŭrazio kaj norda Afriko. specio Physa fontinalis