PIV · 1986
blasfem/i
blasfem/i (tr) Θ Diri malrespektajn, malpiajn vortojn kun la intenco ofendi Dion aŭ diaĵon: vi blasfemas, Isaak, kontraŭ la sola Dio Z; mi vin prenas kiel atestantojn, ke ĉi tiu virino blasfemas B; ĉiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon X; (f) blasfemi la virton mem. ☞ insulti, sakri.
blasfem1o. Vortoj de iu, kiu blasfemas: la dioj pardonu al mi la blasfemon! B; se iu eldiros blasfemon kontraŭ Dio […] X; la blasfemo kontraŭ la Spirito ne estos pardonita N. ☞ sakrilegio.
blasfemado. Konduto de blasfemanto: al blasfemantoj plaĉos blasfemado X.
blasfemisto, blasfemulo. Iu, kiu kutimas blasfemi: senhonta blasfemisto! Z; la krampo premu viajn internaĵojn, blasfemuloj! B.