PIV 2026 · Artikolo 2000
blenio
blenio ZOOL senskvama fiŝo, plejparte mara kaj vivanta sur la marfundo proksime al la marbordo. genro Blennius ➞ bleniedo.
bleniedofiŝo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas blenio. membro de la familio Blenniidae (bleniedoj)
papilia blenio malgranda mara blenio, kun profunda korpo antaŭe, mallarĝiĝanta rapide al la postaĵo; kun 11 – 12 dorsaj dornoj kaj aliaj molaj dornoj poste; makulita brune griza, kun 5 – 7 vertikalaj baroj; kun granda blue nigra ocelo (okulmakulo) ĉirkaŭita de blanka cirklo sur la 6-a kaj 7-a radioj de la dorsa naĝilo; trovata en norda kaj okcidenta Eŭropo. genro Blennius ocellaris