PIV 2026 · Artikolo 2003
bletio
bletio BOTA plurjara terloĝa orkideo el tropika Ameriko, kun plursegmentaj tuberoj, kiuj apekse portas po 2–4 longajn mallarĝajn foliojn; ĝi havas ruĝviolajn aŭ purpurajn florojn sur stara pedunklo 1; iuj specioj estas orname kultivataj aŭ medicine uzataj. genro Bletia ➞ orkideo.