PIV 2026 · Artikolo 20309
goĉio
Derivaĵoj en la artikolo 6
goĉio BOTA frukto de goĉiarbusto, kun oranĝe ruĝa ŝelo, dolĉa, manĝebla, medicine uzata.
goĉiarbusto, goĉiujo licio 1 el du specioj indiĝenaj en orienta Azio.
ĉina goĉiarbusto, ĉina goĉiujo goĉiarbusto kun ovalaj beroj. specio Lycium chinense Sin. ĉina licio.
ordinara goĉiarbusto, ordinara goĉiujo goĉiarbusto kun longformaj beroj, iom pli dolĉaj ol la beroj de ĉina goĉiarbusto. specio Lycium barbarum Sin. ordinara licio.