PIV 2026 · Artikolo 207
agapanto
agapanto BOTA plurjara herbo 1, kun rizomo, kun bluaj aŭ blankaj floroj en grapoloj sur longa tigo kaj kun alaj semoj; orname kultivata. genro Agapanthus ➞ amarilidaco.
afrika agapanto agapanto el Sudafriko, kun pale aŭ intense bluaj floroj, ĉiu en la formo de funelo, en grandaj grapoloj; kun rizomoj per kiu ĝi multiĝas; kreskas nur sur rokaj sabloŝtonaj montetoj. specio Agapanthus africanus