PIV 2026 · Artikolo 20831

kampso

Litero K

kampso grimpa planto, plurjara, decidua, grimpanta per aeraj radikoj; ĝi produktas grandajn trumpetflorojn somere; indiĝena en Nordameriko kaj en Ĉinujo. genro Campsis ➞ bignoniaco.
amerika kampso kampso kun grandaj trumpetfloroj oranĝaj ĝis ruĝe oranĝaj, kun flava gorĝo kaj kvin loboj, en cumoj duope ĝis okope; indiĝena en orienta Nordameriko. specio Campsis radicans
grandaflora kampso kampso kun grandaj oranĝaj trumpetfloroj; indiĝena en orienta Ĉinujo kaj Japanujo. specio Campsis grandiflora