PIV 2026 · Artikolo 20852
grevileo
grevileo BOTA arbusto, rare arbo, kun folioj aranĝitaj alterne; kun floroj en grapoloj; trovataj en Aŭstralio kaj najbaraj insuloj; orname kultivata. genro Grevillea ➞ proteaco.
junipera grevileo malgranda arbusto kun dornaj folioj, kun infloreskoj ruĝaj, oranĝaj aŭ flavaj, florantaj inter vintro kaj frua somero, trovata en orienta Aŭstralio. specio Grevillea juniperina