PIV 2026 · Artikolo 12888

1proteo

Litero P

1 proteo
1 BOTA arbusto, kun divers-formaj kaj dimensiaj folioj kaj kun grandaj floroj faritaj el multaj malgrandaj floretoj pakitaj en ligna ujo, ĉiu floreto estas ruĝeta aŭ rozeta; el suda kaj tropika Afriko; pluraj specioj estas orname kultivataj, i.a. por florbukedoj. genro Protea
2 ZOOL blinda vostohava amfibio kun eksteraj brankoj, vivanta en kavernaj akvoj de la karstoj de Slovenujo. specio Proteus anguineus
proteacokreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas proteo. membro de la familio Proteaceae (proteacoj)➞ banksio, grevileo, telopeo.