PIV 2026 · Artikolo 20444

banksio

Litero B

banksio BOTA aŭstralia florplanto — arbusto aŭ arbo — kun folioj de diversaj grandoj, ofte dentaj; ĝenerale kun karakterizaj florspikoj (kapituloj) — longaj infloreskoj el ligna akso kovrita de centoj da floretoj kutime flavaj aŭ malpli ofte oranĝaj, ruĝaj, rozaj aŭ eĉ violaj; kun ŝajne fruktohavaj konusoj, reale kapsuloj. genro Banksia ➞ proteaco.