← Reen al C

PIV 2020 · 2590

cirkumcid⁹i

cirkumcid9i (tr) Θ Detranĉi parton de la prepucio, por lasi libera la peniskapon: se estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermiĝos X.
cirkumcido
Tiu operacio: la cirkumcido, en la komenco signo k pruvo de seksa inicado por la junuloj, fariĝis ĉe la Hebreoj la signo de la aparteneco al la hebrea gento k de la alianco kun Javeo; (f) la hebrea gento: la apostoleco de la cirkumcido N.
Operacio kontraŭ fimozo, kuraca aŭ preventa.
necirkumcidito ב Pagano. gojo.