PIV 2026 · Artikolo 12706
prepucio
prepucio
1 ANAT haŭta refaldo, kiu mufe ĉirkaŭas la glanon de peniso. preputium cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi MT vi volas eligi el modo la prepucion, ĉar la barbiro forprenis jam vian? Z la reĝo ne deziras alian edziĝan donacon krom cent prepucioj de Filiŝtoj MT
2 BIBL prepucio 1 kiel simbolo de paganismo: forigu la prepucion de via koro MT ili vidis, ke al la evangelio de la prepucio mi estis komisiita NT
prepuciulo necirkumcidito. ➞ gojo.