PIV 2026 · Artikolo 26
★ablativo
★ ablativo LING en diversaj lingvoj kazo 1, kiu baze esprimas disigon aŭ deirpunkton.
ablativo absoluta en Latino aparta konstruo de ablativaj substantivo kaj participo, kun signifo de adjekta subpropozicio: ablativo absoluta estas speciala formo, uzata nur en kelkaj tre malmultaj lingvoj; en Esperanto ĝi ne ekzistas Z
ablativa rilata al aŭ esprimita per ablativo.