PIV 2026 · Artikolo 2607
★citi
★ citi tr
1 laŭvorte ripeti skribe aŭ parole vorton, frazon, tekston aŭ fragmenton de iu verko: por ekzemplo mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj Z la supre citita vorto
2 aparte signi aŭ montri iun aŭ mencii ion: citi ĉiujn nomojn estus nun afero ne ebla; mi nomos nur kelkajn el ili Z per antikvaj kantoj oni citas la nomojn de Cid kaj de Alhambra Z oni citas lin inter la plej grandaj pentristoj de lia epoko mi povus citi al vi cent similajn okazojn!
cito ago citi aŭ la rezulto: poste venas cito el Aŭgustinus FK eble cito de kelkaj linioj konvinkus vin CRo flanke de citaĵoj de la Majstro enestis malmultaj citoj de Kabe BWe
citado ago citi.
citaĵo frazo, fragmento aŭ nomo, kiun oni citas: via citaĵo estas malĝusta vortaro el citaĵoj
citilo TIPO signo, uzata duope por montri la komencon kaj finon de citaĵo: malfermi la citilojn fermi la citilojn malferma citilo ferma citilo surliniaj citiloj « » aŭ » « eksterliniaj citiloj “ ” aŭ ‘ ’ aŭ „ “ dustreka rekta citilo « ➞ apostrofo, haltostreko.
misciti fari malĝustan citaĵon.