PIV 2026 · Artikolo 2660

ĉanti

Litero Ĉ

ĉanti tr MUZI
1 kanti unisone aŭ kantece reciti tekston (precipe liturgian, kiel psalmon, kantikon k.s.), ordinare sen akompano de instrumentoj: tiujn la psalmojn ja ĉiutage ĉantis la koncernatoj en la liturgiaj horoj GBe
2 ritme reciti aŭ ripetadi en grupo. ➞ skandi 3.
ĉanto kanto aŭ recitado prezentata per ĉantado: gregoria ĉanto anglikana ĉanto ➞ neŭmo, plejnkanto.
ĉantado ago ĉanti.